Antaŭ kelkaj monatoj en la socia reto Facebook ni establis novan retejon
de Ret-Info, kiu donas plurajn avantaĝojn:
- oni povas retrovi kaj legi ankaŭ aliajn, pli fruajn mesaĝojn;
- vi povas aldoni vian komenton, kompletigon, kaj ili estas publike
legeblaj;
- ni povas tie publikigi pli da novaĵoj kaj interesaĵoj, ne nepre
dissendatajn per la tradicia retpoŝta sistemo;
- se iu mesaĝo estas plaĉa, vi povas kundividi (re-publikigi) ĝin en
via FB-paĝo...
Adreso de la retejo: http://www.facebook.com/Ret.Info
Ni ĝojas, se ankaŭ vi trovas ĝin utila.
L.S. / Ret-Info